Hejmo

Bonvenon en la paĝaro de la 4-a Centrejo, kiu okazos ekde la 28-a aprilo ĝis la 1-a majo 2017 en Bartošovice, en norda Moravio.

Aranĝo estos plena je interesaj programeroj: prelegoj, trejnadoj, ekskursoj, manlaboroj, ni renkontiĝos kun sorĉistinoj, ni ekscios, kiu estas pli bona, ĉu ĈEJ aŭ SKEJ, ni pli bonigos niajn lingvokonojn dum kursoj de Esperanto, vi povas eĉ ĝojatendi ludojn, diskejon kaj karaokeon. Kaj plej parto da tio okaziĝos en la belega kastelo Bartošovice, kie ni ankaŭ loĝos. Se vi jam aliĝis, vi povas ege ĝojatendi la aranĝon! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tuj, lokon ne estas senfinaj!