Per aviadilo:

3 plej proksimaj flughavenoj estas en Praha, Brno kaj Pardubice. De tiuj urboj plej indas preni trajnon al Žďár nad Sázavou.

Per trajno:

Germanio: El direktoj de München, Nürnberg kaj Dresden oni povas atingi Praha per rektaj trajnoj/trajnaj busoj. De tie estas rektaj konektoj al Žďár (vidu sube).

Aŭstrio: El direkto de Linz estas iom pli komplika vojo, oni devos minimume 2foje ŝanĝi  – en České Budějovice kaj poste en Havlíckův Brod. El direkto de Wien veturu ĝis Brno kaj de tie veturas rektaj trajnoj al Žďár (vidu sube).

Pollando: El direkto de Kraków/Katowice veturu tra Ostrava, kie vi ŝanĝu trajnon al Brno kaj de tie de tie veturas rektaj trajnoj al Žďár (vidu sube).

Slovakio + Hungario: El direkto Košice-Žilina same kiel el Pollando ŝanĝu trajnon en Ostrava kaj veturu al Brno de tie veturas rektaj trajnoj al Žďár (vidu sube). El direkto Budapest-Bratislava per rektaj trajnoj atingu Brno kaj de tie al Žďár.

En Ĉeĥio: Žďár nad Sázavou troviĝas sur la linio R9 Praha-Havlíčkův Brod-Brno (ATENTU!!! EuroCity kaj RailJet trajnoj uzas linion Praha-Pardubice-Brno). Por atingi Žďár nad Sázavou estas plej bone atingi aŭ Praha, aŭ Brno, eventuale de Pardubice kaj České Budějovice atingu Havlíčkův Brod.

Antaŭ vi ekos, prefere serĉu (aŭ kontrolu) vian trajnan vojaĝoj en apo aŭ paĝaro de IDOS (https://jizdnirady.idnes.cz/vlaky/spojeni/) – paĝaro ekzistas ankaŭ en la angla kaj germana lingvo.

Per buso

De Germanio kaj Pollando estas multaj malmultekostaj buslinioj al Praha, de Slovakio, Aŭstrio kaj Hungario al Brno. Sed momente pluraj buslinioj, kiuj veturis tra Žďár, estis nuligitaj, pro tio se vi nepre volas atingi Centrejon per buso, serĉu konektojn en paĝaro de IDOS  (https://jizdnirady.idnes.cz/autobusy/spojeni/). Alikaze daŭrigu de Praha aŭ Brno per trajno.