Priskribo de diversaj programeroj:

27-a de Aprilo 2018 (Vendredo)

16:00 – 19:00 – Pentrado sur tolo

Kunportu vian fantazion kaj helpu nin krei belegan tolon por nia organizo. La kreaĵon ni poste uzos por merkatikaj celoj kaj prezentos ĝin en niaj budoj ĉe diversaj foiroj kiujn ni partoprenas.

20:00 – 21:00 – Interkonaj ludoj kaj Solena Malfermo

Interkonatiĝu pli bone kun la partoprenontoj de Centrejo. Pere de amuzaj ludoj eksciu pli ol nur la nomon kaj loĝlandon de viaj ontaj amikoj.

Ekde 22:00 – Ludejo (Tabloluda nokto)

Kunportu vian plej ŝatatan tabloludon, prezentu ĝin al la aliaj partoprenontoj kaj memkopreneble ludu ĝin kun ĉiuj.

 

28-a de Aprilo 2018 (Sabato)

13:00 – 19:00 – Vizito de la urbo aŭ de valbaraĵo 

Se ne pluvos, ni pasigos sabatan posttagmezon ekstere. Se ne estos tro varme, ni promenos tra la urbo, ni babilos, ludos iom, kafumos aŭ bierumos. Se estos varme kaj sune, ni povas iri al valbaraĵo, kie ni povos bani kaj ludi en akvo kaj bierumi en naturo. En kazo de pluva vetero estas planita filmejo.

 

29-a de Aprilo 2018 (Dimanĉo)

10:00 – 11:00 – Agado de ĈEJ en 2017 kaj planoj por 2018

Erasmus+ projektoj de la organizo kaj de TEJO

ĈEJ antaŭ mallonge reviviĝis kaj ekde tiam ĝia estraro batalas kun pluraj defioj plenumante diversajn taskojn kaj ĉiam pripensante pri onta agado. Ĉi-jare la organizo fokusiĝas ĉefe je spertigo pere de Erasmus+ projekto pri Plej Bonaj Praktikoj en Lingvoinstruado. Konsciante ke volontula lingvoinstruado de Esperanto estas unu el la plej nepraj servoj kiujn ni devus prizorgi kadre de nia organizo, ni invitas ankaŭ ĉiujn el vi prezenti vian opinion pri kiaj agoj estos krome bezonataj. Eksciu ankaŭ iom pli kiel funkcias nuntempe Erasmus+ projektoj kadre de nia organizo kaj TEJO.

11:00 – 12:00 – Mallonga prezento de IJK 2019 kaj laborgupo pri kiel ĈEJ povus kontribui al ĝia organizado

Ĉu vi sciis ke la Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) antaŭ mallonge gajnis la rajton organizi la 75-an IJK-on. Eksciu iom pli pri la planoj rekte de ĉefaj organizantoj.

 

13:00 – 19:00 – Ekskurso al la Verda monto

Dum dimanĉa posttagmezo okazos ekskurso al la kastelo de Žďár kaj al la Verda monto, kie troviĝas unika preĝejo, kiu pro sia unikeco troviĝas sur la listo de kultura heredaĵo UNESCO. La ekskurso estas pagenda, sed kotizoj konsistas el enirkostoj kaj vojaĝkostoj, por ke ni pli simpligu la pagadon en buso kaj en la loko. La suma prezo estas 140 CZK. Aliĝi vi povas ankaŭ lastmomente.

20:00 – 21:00 – Travivaĵoj de niaj vojaĝoj

Ĉu vi en pasintaj jaroj vizitis iun interesan landon? Se la respondo estas jes, kundividu viajn travivaĵojn kun aliaj partoprenontoj pere de fotoj, prezentaĵoj kaj alia materialo.

30-a de Aprilo 2018 (Lundo)

10:00 – 11:00 – Origamio

Ni supozas ke ne bezonatas iel speciale klarigi kio origamio estas. Sed se vi dubas pri kia arto specife temas, konzultu tion ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Origamio .

11:00 – 12:00 – Kreivaj Metiejoj – Batikumado de T-ĉemizoj

Ĉu vi ankaux havas T-ĉemizon kiun vi ne plu ŝatas, tamen ŝatus iel reuzi? (Aŭ lasttempe aĉetis T-ĉemizon nur ĉar ĝi malmultekostis?) Ni havas solvon por vi. Pere de “SAVO” (kemiaĵo kiun oni uzas por “blankigi” vestaĵojn) kaj kelkaj trukoj ni montros al vi kiel ŝanĝi vian T-ĉemizon kaj enmeti proprajn bildojn aŭ skribaĵojn. La nuran aferon kiun vi bezonas fari estas kunporti iun koloran vestaĵon kiun vi ne plu volas teni en ĝia nuna stato.

13:00 – 15:00 – TEJO-Trejnado pri Afiŝfarado en Canva

Ĉu vi jam partoprenis en iu el la modernaj trejnadoj organizitaj de iu el la TEJO-trejnistaro? Se ne, dum Centrejo vi havas ŝancon partopreni mallongan atelieron gvidatan de Tomáš kaj Léon. Komence ni enkondukos kelkajn bazojn de bona afiŝfarado kaj poste ni kune en laborgrupoj tuj aplikos ilin kaj kreos belajn (kaj/aŭ amuzajn) afiŝojn. (Pli da informoj pri la TEJO-trejnistaro troveblas ĉe: http://akademio.tejo.org/trejnistaro/)

15:00 – 17:00 – Laborgrupo pri la Erasmus+ projekto pri Plej Bonaj Praktikoj en Lingvoinstruado

Helpu nin plibonigi la fluon de la projekto pri Plej Bonaj Praktikoj en Lingvoinstruado kiun nia organizo ĉi-jare kunordigas.

Pli da informoj pri kio temas troveblas ĉe: http://mladez.esperanto.cz/erasmus-instruista-projekto/

Ekde 19:00 – Sorĉistina teatraĵo en urbocentro kun diskejo

Pli da informoj pri tiu ĉi tradicia festo troveblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Valpurga_Nokto